Internacia opikonvencio

La internacia opikonvenciointernacia konvencio pri opio estis la unua internacia traktato por kontroli drogojn. Ĝi estis subskribita la 23-an de januaro 1912 en Hago, Nederlando.

La konvencio iĝis valida la 15-an de januaro 1915 en Usono, Nederlando, Ĉinio, Honduro kaj Norvegio.

Reviziita internacia opikonvencio okazis la 19-an de februaro 1925 kaj validiĝis la 25-an de septembro 1928.

Ĝin anstataŭis la ununura drogkonvencio de 1961.

Tiu konvencio celas kontroli la importon, vendon, distribuon kaj eksporton de morfino, kokaino kaj de iliaj kemiaj saloj. Ĝi estas la bazo de la nuna sistemo de internacia drogkontrolo, ĉar la subskribintaj landoj adaptis siajn leĝojn laŭ la konvencio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search